Deklaro: Oficiala fondigo de IKEF-Pollando


Al ĉiuj IKEF-filioj kaj ĉiaj IKEFanoj,

Post la preparad kaj peticiado ankaŭ akceptado ĉe la 6 komandanoj de IKEF, la pollanda filio oficiale fondiĝis la 15an de Dec. 2019 en la naskiĝtago de L.L.Zamenhof. Por oficiale akcepti la certifikaton la pola juvelisto Vojtek(Wojciech Mysiara) prez. de IKEF-Pollando speciale flugis la 14an de Dec. 2019 ĝis Siano(Xi'an),kie loĝas Chielismo prez. de IKEF. Sube estas la koncernaj fotoj. Tio estas plej bela omaĝo al la naskiĝtago de Zamenhof naskita en Bijalistoko, Pollando!

IKEF-Pollando estas la 18a landfilio laŭ la vico, tamen la unua landa filio en Eŭropo, kie naskiĝis IKEF. Mi dankas al eŭropaj IKEF-aktivanoj, kiuj faris multajn kontribuojn al kaj por IKEF! Mi esperas ke post fondiĝo de IKEF-Pollando naskiĝos pli da landaj filioj de IKEF en Eŭropo. Mi kredas ke ni povas finfine elkonstrui aplikan sistemon de Esperanto kadre de IKEF!

Chielismo WANG Tianyi Prezidanto de IKEF

©2017 - 2020 IKEF: Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio

administrejo por retpaĝaro | 222-2 Iwataki-cho, Kyoto Shimogyo-ku, Kyoto 6008115 Japanio | Tel +81-757467661